El la enhavo de n-ro 2(125), SEPTEMBRO 2009
                    Refreŝigita la 26an de oktobro 2009

TITOLPAĜO

Ne forgesu ludi ! (Saliko)

LA SORĈISTO

Poemo pri pilgrimanto (Karina MacGill, Stefan MacGill)

ĈU LUDI AŬ NE ?

Ne forgesu ludi ! (G. Kurucz) Vidu ĝin sube!

KVINOKVIZO

pri fiŝkaptado (Stefan MacGill)

KOMPUTILADO

Komprenu komputilojn kaj solvu kreucenigmon (Stefan MacGill)

LUME

Eteta krucenigmeto kaj pribesta poemo (smg)

LUDE

En la teatro; rakontas svisaj infanoj (Monika Molnár)

MENSE-DENSE

Poemo pri misdirado / misirado (smg) Vidu ĝin sube!

EMILERNI

kaj la Universala Ligvigligilo (Stefan MacGill)

LA SIGNIFO DE BLUO

Reĝeco kaj ĉielo; konservativeco; bluo en flagoj (Stefan MacGill) Vidu ĝin sube!

KVIZO-LUDO N-ro 2

de Dieter Berndt (DE) Vidu ĝin sube!

EZOPAJ RESPONDOJ

ERICH von DÄNIKEN

El la rusa tradukis Elizabeta Rajtmár (HU) Vidu ĝin sube!

Steluloj de malgrandaj popoloj: Svislando (Dieter Berndt)

NESTOKESTOJ

LUDU!

por  birdoj (Saliko, FI)

per paronimoj (G.Kurucz)

LEĜO DU-NULO-KVAR

Verkita de Frimpong Ampomah Badu (Aŭstralio)

DORLOTBESTOJ

en Rusio, Alisa Vinogradova; trad.: Saliko

HOROSKOPO

Horoskopo helpas (Elizabeta Rajtmár)

ESPERANTO KAJ MI

Zsófia Kóródy (:Ĵofia Korodi) Vidu ĝin sube!

COMENIUS

Comenius-projekto (Zsófia Kóródy)

HUMURO

el Buletini n-ro 82 (tr.: Imre Szabó, László Huszár) Vidu ĝin sube!

INTERKULTURA MONDO

Raporto pri la ĉi-jara IIK en Pollando (Elena Nadikova, RU)

LINGVA DOKTORO

Iom pri la uzo de akuzativo (Geza Kurucz)

EL NIA HISTORIO

Esperanto en la laborista movado (Árpád Rátkai, HU)

DEK SES PIEDETOJ

Rakonteto de Jean Monique Noël (FR)

TUNDRA LUPO

Kelkaj sciindaĵoj pri la lupo (Katalin Perczel-Szabó, HU)

VERDA PAĜO

Kiel eliri el lingva diskriminacio? (Geza Kurucz) Vidu ĝin sube!

KOLIBRIDO

Bildrakonto pri kokido (Ernesto Paaron, tr.: José J. Campos, CU)

Viajn rimarkigojn, proponojn, sugestojn atendas la redaktoroj:
S-ro Geza KURUCZ, Hitel u. 10.fszt.16, H-6000 KECSKEMET, Hungario.
Retadreso: geza@banyai-kkt.sulinet.hu

S-ro Stefan MacGill, Pannónia u. 30.I.6, H-1136 BUDAPEST, Hungario.

Retadreso: stefan.macgill@gmail.com

 

ĈU LUDI AŬ NE ?

„Ne ludu ĉiam! Vi jam ne estas infano”. Oni ofte aŭdas tiun atentigon, averton, kvazaŭ ludo estus malutila aŭ rekte danĝera agado. Plenaĝulo ofte forgesas, kiom li / ŝi povas danki al diversaj ludoj. Dank’ al ludado oni lernas iri, kuri, preni, kapti, ĵeti, grimpi, rampi, kanti, eĉ paroli. Prezentu al vi, kion infaneto ellernus sen ludado.

Ludi estas lerni, alproprigi iun kapablon, sed neniam kun nura imito de la vidita, vidata okazaĵo, sed ĉiam kun la aldono de siaj deziroj kaj fantazio. Sen ili ludi ne estas interese kaj ĝojige. El tio sekvas, ke kion vi lernas per ludo, tio restas en vi firme, ofte neforigeble. Ĉu vi pensis jam pri tio, kial la gepatra lingvo fiksiĝas pli firme kaj kial ĝi havas multe pli da emocioj, nuancoj ol la ceteraj lingvoj, alproprigitaj el libroj en diversaj kursoj aŭ lernejoj? Sendube pro tio, ke vi lernis ĝin ludante kun la gepatroj, gefratoj kaj geamikoj. Oni devas ellerni ne nur vortojn, sed multajn frazeologiajn esprimojn, kiujn laŭvorte traduki en aliajn lingvojn ofte ne eblas, ĉar tie ili ne ĉiam havas la saman sencon.

Mi prenas nur unu ekzemplon. En esperantista familio, kaj nur tie, povis okazi la sekva epizodo. La patro ludis kun sia tri-jara filineto, Marinja. Li diris: Marinja, ĉu vi scias, kiu besteto estas la plej fiera?Kato. Ni provu nian kateton. Voku ĝin! Kaj kiam ĝi alvenis, la patro demandas: Kiu estas la plej bela? – Miaŭ, miaŭ –, respondis la kateto. La patro diris: Nu, ĉu vi aŭdis? Ĝi diris: mi aŭ, mi aŭ… Ĝi ĉiam sin trovas la plej bela, similan al si ĝi ne trovas. Nun demandu vi, Marinja. Kaj nun ŝi demandas: Kiu estas la plej saĝa? – Miaŭ, miaŭ…Kiu estas la plej aminda? – Miaŭ, miaŭ. Ĉu vi vidas, eĉ unu-foje ĝi ne diras, ke „vi aŭ panjo”, ĉiam „mi aŭ mi aŭ” neniam trovas iun pli belan, ĉarman, bonan. Marinja respondis: – De nun, kara kateto, vi havos la nomon: „Viaŭ”.

Geza, Stefan

MENSE

DENSE

Stefan MacGill

 

Grava estas nia kapo,

cerbon gardas kontraŭ frapo;

ideujo cerbo estas,

kie niaj pensoj nestas.

Ĝin necesas zorge flegi

eniraĵon saĝe flegi.

 

Ĝin vi gardu de ekstremo:

monoton’, ekscesa premo.

Ĝi putriĝas pro enuo,

sed krevas ĝi je superfluo.

Ambaŭ kazoj fuŝ-efikas

ĝis la mens’ subite strikas.

 

Similas al manĝejo mava

kun servado manko-hava.

Rezulte de la pet’ sendita

venas plado ne mendita!

 

Kiam tro ŝarĝatas mensoj

spagetiĝas enaj pensoj,

Mend’ ĉe fork’ neŭrona vagas…

…mise, trafik-lum’ misagas.

Se tiel pensoj katapultas

kio en praktik’ rezultas?

 

Kviz’ – gajnaĵo mildolara,

jen demando, ŝajne klara:

„Lingvo Id’, el kiu fontis?”

Orelo al la cerb’ transpontis,

respondo venis – katastrofo,

elkrias vi, ke „Zamenhofo!”

 

 

LA SIGNIFO DE BLUO

Kion signifas la blua koloro por vi?

Jen kelkaj respondoj. Sendu al ni viajn!

Bluo = reĝeco kaj ĉielo

Ni ligas la bluan koloron kun la ĉielo kaj (almenaŭ en Eŭropo) kun reĝeco. Unu teorio por tio diras ke membroj de reĝaj familioj kutimis esti tre palaj, ĉar ili vivis ĉefe interne, havis apartajn dietojn, manĝadis per plumbaj teleroj kaj manĝiloj kiuj – sen ilia scio – estis venenigaj. Plie, ili fariĝis malfortaj pro malsufiĉa divers- eco en elekto de siaj geedziĝ-partneroj. Do, la blua koloro de iliaj arterioj (precipe la virinoj) eĉ pli videblis ol tiuj de normalaj homoj, kiuj tipe devis labori forte kaj longe, ofte sub brilanta suno. Tiel kreskis la mito de ’blu-sanguloj’, kun supozo ke reĝ-familianoj vere havas alikoloran sangon ol malreĝaj personoj.

Bluo = konservativeco

En la politiko, la konservativaj partioj de la dekstro (kiuj subtenas tradicion kaj volas konservi aferojn kiel nun) uzas la bluan koloron. Same en la Eŭropa Parlamento. Tio eble ligiĝas al reĝeco, ĉar la monarĥioj estas ĝenerale tradiciaj. Kontraste, la progresemaj partioj de maldekstro tendencas uzi la ruĝan koloron. Perverse en Usono, kiam la grandaj televidaj kanaloj prezentas elekto-rezultojn ili uzas ruĝon por respublikanoj (konservativuloj) kaj blua por la demokrata partio (la centremaj ne-tiom-konservativuloj).

Bluo = malfeliĉo

Senti sin blua, signifas esti malĝoja aŭ deprimita. Tuta muzika stilo nomiĝas ’bluzo’ laŭ la angla pluralo ’Blues’. Tio naskiĝis en la sudo de Usono en la 30-aj jaroj kaj restas populara. Ĝi bildigas la malĝojon de sklaviĝintaj aŭ duarangaj civitanoj en la lukto por rasa egaleco.

  

 Ezopaj respondoj

En pratempa Grekio (Helaso/Helenio) vivis Ezopo, mondfama fabloverkisto. Sed li akiris gloron ne nur per fabloj, multaj laŭdis ankaŭ lian saĝon kaj eltrovemon. Pri tio atestas la suba okazaĵo.

En iu tago la mastro de Ezopo (Ezopo estis sklavo) ordonis al li: „Preparu al mi la plej bonan manĝaĵon de la mondo”.

Ezopo aĉetis langon, kuiris kaj surtabligis ĝin.

– Ĉu vi kuiris langon? Pro kio? – demandis la mastro.

– Ĉar la lango estas la plej bona aĵo en la mondo. Ĝi diras veron kaj helpas per siaj konsiloj.

– Kaj nun preparu al mi manĝaĵon, kiu estas la plej malbona.

Ezopo denove aĉetis kaj kuiris langon por sia mastro.

– Ĉu denove lango? Hieraŭ vi diris al mi, ke ĝi estas la plej bona en la mondo.

– Ho jes, sinjora moŝto! Efektive, la lango estas la plej bona en la mondo, kiam ĝi diras la veron kaj helpas per konsiloj; sed ĝi estas la plej malbona, kiam ĝi mensogas, kalumnias aŭ malbenas.

El la rusa tradukis: Elizabeta Rajtmár

 
 

 


Esperanto kaj mi

Zsófia KÓRÓDY

Hungara Esperanto-instruisto, ĉefkunlaboranto de Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, Germanio.

 

 

Mi ekkonis Esperanton dum mi estis studento en la filologia fakultato de ELTE-Universitato en Budapeŝto, Hungario. Serĉante studojn pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko mi hazarde trovis interlingvistikon-esperantologion. Tio estis amo je la unua rigardo! Esperanto montris sin al mi alloga, bela kaj logika. Mi rimarkis, ke tiu lingvo ne estas nur iu lingvoprojekto analizebla, analizenda far sciencistoj, sed ekzistas tre interesa komunumo de ĝiaj parolantoj. Post partopreno en mia unua IJK (Veliko Trnovo, BG, 1978) esperanto-movado estas parto de mia profesia kaj privata vivo.

Mi fariĝis diplomita lingvo-instruisto de la angla, hungara kaj Esperanto. Por fariĝi pli kaj pli bona en la instruado de fremdaj lingvoj mi serĉis ĉiun eblon por spertiĝi, partopreni metodikajn seminariojn, fini postdiplomajn studojn. Jen listeto de mia agado kiel Espranto-instruisto: someraj kursoj por junularo, preparo de miaj gimnaziaj lernantoj al abiturienta ekzameno, preparo de gejunuloj kaj plenkreskuloj por trapasi ŝtatan lingvan ekzamenon, rektmetodaj (Cseh-metodaj) kursoj por internaciaj grupoj, semajnfinaj intensaj kursoj, rapidkursoj por dubemuloj, trejnkursoj, metodikaj seminarioj por Esperanto-instruantoj, instruistoj, ktp. Por mi ĉiu leciono estas nova defio, nova travivaĵo. Mi instruis kaj instruas en ĉiuj niveloj: de bazlernejo ĝis universitato.

Mi spertis ankaŭ, ke ne sufiĉas instrui Esperanton, ni devas ankaŭ organizi kunvenojn, klubojn, konferencojn, kongresojn por la parolantoj! En mia unua laborloko ĉe Hungara Esperanto-Asocio mi fariĝis respondeculo pri tutlandaj instru- kaj ekzamenaferoj. La posteno estis kreita por mi – do granda defio! Same defia estis fariĝi vicprezidanto de TEJO, organizi ILEI-konferencon en 1981, kunorganizi IJK kaj UK en 1983 en Hungario, fariĝi patrino de du gefiloj kaj ekinstrui Esperanton en hejma medio. La plej novaj taskoj estas laboro en la estraro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), esti sekciestro kaj komitatano de la plej granda landa sekcio de ILEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj, AGEI), labori kiel rajtigita ekzamenanto por la UEA/ILEI ekzamenoj kaj ankaŭ kiel ekzamenanto ĉe ITK (Hungara Ŝtata Ekzamencentro). Mi estas membro ankaŭ de la nova UEA-komisiono, kiu prizorgas la novtipajn ekzamenojn de ITK/UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.

 

Sed la plej granda ŝanĝo en mia vivo estis eklabori por Esperanto en Herzb erg am Harz, Germanio: kunkrei tie la Interkulturan Centron (ICH) kaj la Filion de GEA por Klerigado kaj Kulturo. Mi ĝojas, ke mi povas instrui lokulojn kaj vizitantajn esperantistojn, gvidi kursojn ankaŭ en la urbaj lernejoj, eĉ doni lecionojn al la urbestro! La urbo ĝojas kaj fieras pri la vasta, multflanka agado de ICH: tio estis unu el la kialoj, ke en 2006 la urba konsilantaro decidis aldoni kromnomon al la nomo de la urbo: Herzberg am Haz – la Esperanto-urbo.

Pri niaj ofertoj, pri niaj rezultoj, ktp. bonvolu informiĝi ĉe http://ic-herzberg.de kaj http://esperanto-urbo.de

 

– Kara Sinjoro Doktoro, mi apenaŭ aŭdas per mia dekstra orelo.

– Bedaŭrinde tion kaŭzas la aĝo.

– Sed ne provu kredigi al mi, ke la dekstra orelo estas pli aĝa ol la   

   maldekstra.

 

– Pardonon, ĉu vi povus diri al mi, kiu estas la transa flanko?

– Tiu vid-al-vide!

– Nun mi jam vere freneziĝos! De tie ĵus oni sendis min ĉi tien!

 
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Sinjoro Tajloro! Ĉi-semajne vi malfruis en la laboro jam la kvinan fojon. Ĉu vi scias, kion tio signifas?

  Ĉu estas jam vendredo…?

 

VERDA PAĜO

Kiel eliri el lingva diskriminacio?

Scivolulo: Bonvolu helpi min, kara Ĉiosciulo.

Ĉefkomputila moŝto: Tre volonte. Kion vi ne komprenas, amiketo?

S: Hieraŭ en la klaso mi aŭdis, ke la multlingveco ne plu estas garantiebla, ĉar ĝi kostas tro multe kaj la ekonomia krizo urĝe postulas raciajn paŝojn.

Ĉ: Sendube, oni devas ŝpari kaj ne elspezi superflue grandegajn sumojn.

S:  Ankaŭ vi trovas, do, justa kaj demokratia, ke unu lingvo estu distingita, levita super ĉiujn ceterajn.

Ĉ: Ĉio dependas de la lingvo.

S:  Mi pensis, ke vi – kiel demokrato – konsideras la lingvojn egalaj, ne distingas inter ili laŭ tiu aŭ alia propreco.

Ĉ: Se temas pri naciaj, etnaj lingvoj mi vere ne distingas inter ili. Tio estus grava eraro, ja ili ĉiuj egale bone servas sian komunumon, la uzantojn, kiuj denaske esprimas sin per ili.

S:  Vi diras tion, kion mi opinias kaj pro kio oni priridis min hieraŭ. Kial vi diris do, ke oni devas ŝpari ankaŭ ĉi-terene? De jaro al jaro oni spertas, kien kondukas la ŝparado. Pli kaj pli da malgrandaj popoloj perdas sian lingvon.

Ĉ: Fakte, bedaŭrinda afero, ĉar kun la lingvo parte aŭ tute perdiĝas ankaŭ la kulturo de la koncerna popolo.

S:  Kion do fari, se nek multlingveco, nek unulingveco estas akceptebla?

Ĉ: Kontraŭe. Ili ambaŭ estas akcepteblaj kaj apogendaj.

S:  Ĉu vi ne rimarkas, ke vi kontraŭdiras al vi mem?

Ĉ: Tute ne! Mi estas certa pri tio, ke por supernacia komunikado necesas unu lingvo, komuna por ĉiuj popoloj, sed en vera demokratio tiu lingvo ne povas esti vivanta nacia lingvo, ĝi povas esti nur neŭtrala pontlingvo, kiu jam ekzistas, eĉ funkcias jam 122 jarojn, sed oni intence silentas pri tio.

S:  Kial?!

Ĉ: Ĉar regnoj kun lingvoj aspirantaj je supernacia uzado, ne volas permesi la aperon de vera rivalo. Ili tre multe perdus pro tio. Ili trovas do la plej bona solvo silenti pri la ekzisto de Esperanto, aŭ – se ne ĉiam eblas prisilenti ĝin – nomi la lingvon mortinta artefarita lingvaĉo, absolute maltaŭga por supernacia uzo, malgraŭ ke multaj scienculoj asertas la malon.

S:  Tio estas stultaĵo, ĉu ne? Ni devas almenaŭ eksperimente provi ties enkondukon por supernacia komunikado, kaj protekti per ĝi la naciajn kulturojn, kaj doni egalecan aliron por ĉiuj nacioj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj, ĉu riĉaj, ĉu malriĉaj.

Ĉ: Vi vidas la aferon ĝuste. Mi tute konsentas kaj samopinias.

 

 

KVIZO-LUDO

Prizorganto de la rubriko: Dieter Berndt, Germanio

Karaj kvizemuloj,

jen ni prezentas al vi la duan parton de nia ĉi-jara kvizo. Mi esperas, ke ankaŭ ĉi-foje vi trovos plezuron ĉe la ellaborado de la taskoj. Estas ĝojige, ke pluraj partoprenas jam dum jaroj. Tamen ni atendas, ke venos ankaŭ novaj legantoj inter la vicoj de kvizemuloj. Amike salutas:

Dieter Berndt

N-ro 2 (Limdato: 01-03-2010)

1

Decidu, kie mankas artikolo la.

1-an de julio mi vizitis ĉefurbon de Francio. Mi ne scias bone francan lingvon. Tamen vizito plaĉis al mi.

2

Nomu 5 vestaĵojn, kaj ĉiu havu alian komencan literon.

3

Skribu frazojn, en kiuj troviĝas la vortoj: ĉefe, ĉefa, ĉefo.

4

Trovu la mankantajn vortojn.

Li estas __ diligenta __ ŝi, sed ŝi estas la __ diligenta __ ĉiuj.

5

Kun m estas parto de vesto, kun p estas teruriĝo. (Maria Molnár, HU)

6

Ŝerca demando: Kiu ĝin faras, ne volas ĝin. – Kiu ĝin aĉetas, ne bezonas ĝin. – Kiu ĝin bezonas, ne scias pri tio. Kio estas tio?

7

El jenaj silaboj formu nomojn de tri birdoj.

ak, ci, de, de, du, ka, ka, kar, o, pi, tro

8

Trovu la mankantajn vortojn.  lumo - okulo ; sono -  __ ? / vino - glaso ; kafo -  __ ? / aŭto - kvar ; motorciklo -  __ ?

9

Kie okazos (lando kaj urbo) la unua JES (Junulara Esperanto-Semajno)? (M. Cuffez, BE)

10

Faru vi mem demandon, kiu povos aperi en iu sekva numero.

Ne forgesu skribi vian nomon kaj landon!

 

La solvojn sendu rete aŭ papere al s-ro Dieter Berndt (esperanto-berndt@web.de / Berolinastr. 2, D-10178 Berlina, Germanio). Por vidi viajn poentojn post la n-ro 1, iru al la subtitolo: Kvizolisto.

Szövegdoboz:                     SOLVO de la antaŭa n-ro (aprilo 2009)
  1.  ĝojis, kiam    antaŭa(j) jaro(j) travivis la feriojn     avino.      ŝatis en malgranda kamero rigardi malnovajn aĵojn, 
	kiuj tie troviĝis.
  2.	Ekz.: Kaj ŝi kaj li volos tagmanĝi.
  3.  malantaŭ, malantaŭ, post
  4.	    tiun eraron / tion eraro;    min malamiko. 
  5.	Diversaj.
  6.	najbaroj; ligneron, trabon
  7.	muso-muŝo, kulo-mulo, pulo-pumo, pego-pigo, rano-rato …
  8.	Danubo: Vieno, Bratislavo, Budapeŝto, Beogrado 
  9.	Diversaj.
La plej bonajn solvojn sendis: M. Kolářová, CZ; M. Molnár, HU; E.E. Popoviciu, RO; M. Picková, CZ 
 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Abonu la revuon kaj legu ĝin!

     Reiro al la antaŭa paĝo